Hungara Vivo, 1985 (25. évfolyam, 1-6. szám)

1985 / 4. szám

HUNGARA VIVO 121 HUNGARA VIVO Revuo de Hungara Esperanto-Asocio Adreso: Budapest VIII.Kenyermezo u.6. H-1081 Poŝta adreso: Budapest Pf.193. H-1368 Aperas dumonate XXVa jaro, 1985 n-ro 4 (122) ENHAVO Virinoj en Hungario 122 Fenyvesi E: Esperantistino sur la monda pinto de virina ŝako 124 Ldszlo I.: Departemento Zala 126 Benczik V.: Ducent horoj trans la Granda Muro 128 ĉiutagaj radiodissendoj en Espe­­ranto 131 Szenes I.: Pri la neceso de la in­­ternacia lingvopolitiko 132 Gozsdu E.: Ultima ratio (Jozsef Kiss) 134 Hungara Poezio 137 Mihalkov, G.: ESgeno Miĥalski — la unua individua voĉo en la Esperanto-poezio 138 Panoramo 140 Karinthy F.: Geniulo (I. Nagy) 142 Fenyvesi E.: Revuo de revuoj 143 Balint Sz.: La revido 144 Beŝŝenyei T.: La historio de la teo 145 Nemere I.: La trezoro 4. 146 Bdrci Dardzs 70-jara 148 Originala Poezio 149 D-ro Hevesy G.: Pri la uzo de la pronomoj 150 La Fridteknika Industria Koopera­­tivo 30-jara (E, Fenyvesi) 152 Desegnaĵoj de Jeno Dallos 157 Fenyvesi E.: Gaja paĝo 158 Krucenigmo, Ekzameno sen risko 159 Leterkesto, Korespondi deziras 160 tetnoj... enkohdukas tiun ĉi numeron de HV. Jam sur la frontpaĝo oni renkontas foton de junulino, kaj sur la sekva paĝoparo analizan artikolon pri la situacio de virinoj en la hungara socio. La el­­starajn kapablojn de virinoj pruvas la intervjuo kun Susana Polgar, 15-jara knabino, kiu posedas la titolon de vira internacia ŝakmajstro. Ankaŭ ŝiaj du fratinoj — Judit kaj Sofia — havantaj ankoraŭ nur 10, respektive 8 jarojn, atingas atentindajn rezul­­tojn en la ŝakludado. Kaj ĉiuj tri knabinoj estas esperantistoj. Imre Szenes artikolas pri la neceso de internacia lingvo­­politiko, aperas dua parto de la artikolo „Ducent horoj trans la Granda Muro”, ni prezentas la du radiostaciojn (Pekinon kaj Varsovion), kiuj ĉiutage dissendas en Esperanto. Literaturamantoj trovos en tiu ĉi numero poemojn originalajn kaj tradukitajn, filozofian novelon de la hungara aŭtoro Elek Gozsdu, kaj la eseon de Georgi Mihalkov pri la soveta esperan­­tista poeto Eŭgeno Mihalski. Daŭras la felietona romano de Istvan Nemere — ĉu oni trovos la trezoron? D-ro Georgo Hevesy eseas pri la uzado de la Esperantaj pronomoj — liaj konsiloj estas tre praktikaj kaj akceptindaj. Ekde nun en ĉiu numero ni aperigos daŭrigendan rakonton: montriĝis, ke multloke oni utiligas tiujn en la lingvoinstruado — fakte la verkado de daŭrigoj estas tre amuza formo de lingva ekzercado. ŝatantoj de la grafikarto certe volonte vidos la ne nepre ridigajn, amarajn karikaturojn de la hungara artisto Jeno Dallos. Tiujn sekvas la kutimaj rubrikoj, kaj jen, tio estas la 122-a numero de Hungara Vivo... Sur la frontpaĝo: foto de Z. Fejĉr

Next