Hungara Vivo, 1985 (25. évfolyam, 1-6. szám)

1985 / 3. szám

^HUNGARA VIVO Revuo de Hungara Esperanto-Asocio VIII.Kenyermez6 u.6. H-1081 Poŝta adreso: Budapest Pf.193. H-1368 Aperas dumonate XXVajaro, 1985 n-ro 3 (121) ENHAVO Sincero kaj demokratio 82 Brecht, B.: Sed kiu ja estas la Partio? (V. Benczik) 83 Laszlo I.: Departemento Somogy 84 Teatraj vesperoj en Budapeŝto 86 Ŝtimec, S.: Marto sen Gabi Jobba 89 Szabd I.: Senorda raporto (Omaĝe al Lajos Kokeny) 90 Ducent horoj trans la Granda Muro 91 Fenyvesi E.: Betjaroj surĉevale 94 Moldova Gy.: La semaforo (I. Szabo) 98 Hungara poezio 99 Panoramo 100 Revuo de revuoj 103 Balint, Sz.: Poligamio 104 Ldszlo, I.: Leo Weiner (1885-1960) 105 Nemere I.: La trezoro 3. 106 Bessenyei T.: Sagacaj antikvuloj 107 Korfenkov, A.: Sciencfikcie el Uralo 108 Mozaiko el Esperantujo 110 Novaj elektronikaj instrumentoj 112 Recenzoj 115 Fenyvesi E.: Gaja paĝo 117 Leterkesto, Korespondi deziras 118 Krucenigmo, Ekzameno sen risko 119 lotn rtfalfpue• • • la dua numero atingis la abonantojn, kaj kredeble ankaŭ tiu ĉi kajero alvenos ĉe Via leterkesto semajnojn post la kutima dato. Pardonu! Rekompence ni promesas ĝustatempe — t.e. tre baldaŭ ekspedi al Vi la kvaran numeron. La artikoloj sur la sekvaj paĝoj raportas pri diversaj eventoj, okazintaj inter martomezo kaj majofino. La ĉefa el tiuj estis­­sendube la 13-a Kongreso de Hungara Socialisma Laborista Partio, kiu kunsidis en Budapeŝto fine de marto. Tiu ĉi Kong­­reso difinis la ĉefajn liniojn de la evoluo de Hungario dum la sekvontaj kvin jaroj. En marto denove okazis Budapeŝta Printempa Festivalo, kaj enkadre de tiu prestiĝa aranĝo esperantistoj povis spekti inte­­resajn teatrajn prezentadojn dum la 3-a Internacia Renkontiĝo de Esperantaj Teatroj. Kiel legeblas en nia raporto, estis bonaj prezentadoj, sed foje-foje iom malmultaj spektantoj... En majo trafis dolora perdo la esperantistaron, kaj speciale nian revuon: mortis Ludoviko Kokeny, kiu inter siaj sennombraj kontribuoj al la Esperanta kulturo estis ankaŭ la unua ĉefre­­daktoro de Hungara Vivo. Imre Szabo per bela poemo omaĝas al la memoro de tiu forpasinta batalinto de nia Movado. Ervin Fenyvesi artikolas pri „betjaroj”, klarigante ankaŭ la socian fonon de la fenomeno, kiu en kiĉaj imagoj fariĝis kvazaŭ la simbolo de Hungario. Aperas ĉinumere la unua parto de la Ĉinia vojaĝraporto de Vilmos Benczik: temo tre aktuala, ja restas nur unu jaro.ĝis la 71 a UK en Pekino. Interesa intervjuo el Sovetio raportas pri la disvolviĝo de la sciencfikcia literaturo en Uralo, sur la limo inter Eŭropo kaj Azio. La ŝatantoj de la pli tradicia literaturo trovas en tiu ĉi numero poemojn kaj novelon tradukitajn el la hungara lingvo. Krome aperas la kutima daŭrigenda rakonto — tion ekde nun oni trovos en ĉiu numero —, plia epizodo de la felietona romaneto de Nemere, ni prezentas la departementon Somogy, kaj kompreneble ne mankas ankaŭ la kutimaj rubrikoj... Ĉu enhavo taŭga por feria sezono — tion decidu Vi mem! Sur la frontpaĝo: Katalin Berek kaj Zoltan Gera en sceno el la teatraĵo „La Damo de T Fatalo” de Laszlo Tabi. Foto de Zoltan Fejer. r HUNGARA VIVO 81

Next