Hungara Vivo, 1986 (26. évfolyam, 2-6. szám)
1986 / 5. szám
162 HUNGARA VIVO Savinto de dekmiloj Kolonelo Imre Reviczky (1896-1957) Okaze de la 90a datreveno de lia naskiĝo estas inde, ke ni rememoru pri tiu homo, kiu dum la dua mondmilito, en la jaroj de la multege detruanta faŝismo, en respondeca ofica posteno povis resti homo, eĉ kuraĝis protekti la persekutatajn homfratojn. Tio signifis tiutempe la riskon de la propra vivo, kaj tiun de la familio. Lia tiama agado meritas, ke multaj ekkonu lian modestan humanismon. La rememoradon helpas antaŭ nelonge aperinta, preskaŭ 800 paĝa libro en la hungara lingvo, sub la titolo Perditaj militoj — gajnitaj bataloj. Sed la libro samtempe ankaŭ malfaciligas la trarigardon de lia vivo, ĉar jam ĝia amplekso pruvas, ke malgraŭ la mallongeco tiu vivo tamen estis riĉa je gravaj eventoj. Lian mallongan vivon (1896-1957) kaj sorton malfaciligis du „ambaŭflanke” plenumitaj militoj, tamen li sukcesis venki en siaj individuaj militoj, resp. homaj bataloj. Imre Reviczky devenis el la norda parto de la historia Hungarlando. Li elektis la profesion de oficiro. En 1916 li finis siajn studojn en la kadetlernejo de Nagyvarad (nun Oradea en Rumanio). En la naskiĝvilaĝo, kie vivis ankaŭ slovaka minoritato, la knabeto — krom la alproprigo de la slovaka lingvo — baldaŭ lernis respekti kaj ami aliajn popolojn, poste en Nagyvarad li konatiĝis kun la plej progresemaj tendencoj de tiu epoko. La juna subleŭtenanto, poste leŭtenanto dum du malfacilaj jaroj en la fronto maturiĝis je plenkreskulo, viro, komandanto, kiu sentis respondecon pri siaj homoj. Li kuraĝe partoprenis en malfacilaj bataloj, intertempe vundiĝis kaj oni ripete distingis lin per ordenoj. Fine la Aŭstra-Hungara Monarkio disfalis, same ankaŭ la frontoj, kaj sekve de la reciproka malamikeco de la tie vivintaj popoloj Hungario ŝrumpis teritorie kaj fariĝis mortanta. Imre Reviczky konsekvence klopodis plu defendi sian nord-Hungarlandan patrion. Komence li faris tion en iu trupo de la burĝa revolucio, poste ankaŭ en la Ruĝa Armeo de la proleta diktaturo. La packontrakto de Trianon preskribis, ke Hungario rajtas havi nur malmultnombran armeon, sekve ankaŭ Imre Reviczky ricevis postenon ekster la armeo. Dum dek jaroj li plenumis la preparlaboron de junaj knaboj antaŭ la rekrutigo. En Hungario la ekonomia krizo de la 30-aj jaroj kaŭzis politikan dekstrenŝoviĝon. La hungara reganta klaso, liganta la landon al la „akso Berlino-Romo”, atendis per la helpo de la faŝismaj veziroj la kuracadon de la teritoriaj vundoj, kaj pro tio sklave priservis ilin. La Hitlĉra frenezo postulis de Hungario la plej grandajn oferojn, kaj trudis ankaŭ la faŝisman ideologion al la lando, kaj tiu ideologio ja erarigis ne malmultajn hungarojn. Imre Reviczky kun si sobreco, honesta patriotismo kaj humanismo bedaŭrinde apartenis al la minoritato, precipe se oni konsideras lian aktivan opoziciemon. Kvankam la novaj landlimoj, fiksitaj en Trianon, tiutempe lian familion kaj ankaŭ lin mem tuŝis tragike, la teritoriaj reaneksoj de 1938-1941 lin ne ebriigis, kaj same ankaŭ venĝemo ne venis en lian kapon kontraŭ slovakoj, rutenoj, rumanoj, kiuj denove fariĝis naciaj minoritatoj en la hungara ŝtato. Eĉ! Vidante la monavidajn, koruptajn, pseŭdopatriotajn mis-