Hungara Vivo, 1986 (26. évfolyam, 2-6. szám)
1986 / 2. szám
42 HUNGARA VIVO sojn de la laboruloj. Estas emfazinde, ke tiu ĉi servo de la sindikatoj al siaj membroj estas senpaga. SOCIALAJTASKOJ La sindikatoj plenumas tre gravan laboron ankaŭ sur la kampo de la sociala prizorgado. La sindikataj organizaĵoj donas aŭtomatan monhelpon al siaj membroj ĉe naskiĝo de infano, morto de familiano ktp. Alia kategorio de la monhelpoj estas asignata laŭ la socialaj cirkonstancoj de la membroj: ekz. multinfanaj familioj ricevas monhelpon ĉe la komenco de nova lernojaro. La sindikataj organizaĵoj donas gravan atenton ankaŭ al tiuj siaj membroj, kiuj ne plu estas aktivaj laboruloj: ĉefe okaze de la jarfino estas asignataj monhelpoj al tiuj emeritoj, kies pensioj ne atingas la averaĝan nivelon. Eble la plej populara sociala sevo de la sindikatoj estas la vastaj ebloj de favorpreza feriado. Tio okazas ĉefe en feridomoj, kiujn la registaro transdonis al la sindikatoj tiucele, sed la sindikataj organizaĵoj ankaŭ mem konstruigis kaj konstruigas tiajn feridomojn. KULTURA AGADO En Hungario la sindikata movado estas tradicia kadro de la laborista kulturo. Funkcias tre multaj sindikataj kulturdomoj, bibliotekoj, kinejoj, laborlokaj kulturaj kluboj. La sindikataj organizaĵoj subtenas la agadon de tiuj kulturaj institucioi per signifaj subvencioj. Ĉi tie ni devas memorigi, ke Hungara Esperanto-Asocio, ekde sia fondiĝo fine de la jaro 1960, laboras helpate de la hungara sindikata movado. Tiu kunligiĝo de la sindikata kaj esperantista movadoj havas historiajn radikojn en Hungario: jam dum la intermilita periodo la Esperanto-agado estis grava ero de la laboristkultura movado. Dum la lasta kvarona jarcento la hungara Esperantomovado ricevis netakseble grandan helpon de la sindikata movado, kiu manifestiĝas ankaŭ per signifa mona subvencio. Tian subvencion ricevas ne nur HEA mem, sed ankaŭ ĝiaj departementaj organoj. Tiu helpo kulminis ĉefe lige kun la du Universalaj Kongresoj (1966 kaj 1983) kiuj okazis dum la koncerna periodo en Hungario. Tiam la Nacia Konsilio de Sindikatoj uzis sian plenan aŭtoritaton por sukcesigi la laborojn de LKK. Pro tio estis aparta ĝojo por ni, ke Bela Kevevari, funkciulo de la NaciaKonsilio, kiu ekde la komenco konkrete estas ŝarĝita pri la subteno de la agado de la hungaraj esperantistoj, antaŭ kelka tempo ricevis la altan ŝtatan distingon Ordeno de la 4a de Aprilo pro sia elstara laboro. EKSTERLANDA PRESTIĜO La hungara sindikata mvado havas altan prestiĝon ne nur en Hungario, sed ankafl eksterlande. Bele demonstras tion la fakto, ke Sŭndor Gaspar, kiu depost tri jardekoj estas elstara gvidanto de la hungara sindikata movado, antaŭ kelkaj jaroj elektiĝis ankaŭ prezidanto de la Monda Federacio de Sindikatoj — tio signifas rekonon ne nur al liaj personaj kvalitoj, sed ankaŭ al ĉiuj hungaraj sindikataj organizaĵoj kaj iliaj membroj. Vilmos Benczik Sandor <n Gaapar parolaa en la ĉijara aindikata kongreao