Hungara Vivo, 1986 (26. évfolyam, 2-6. szám)
1986 / 2. szám
HUNGARA VIVO 41 SINDIKATA MOVADO EN HUNGARIO La sindikatoj estas en Hungario sendube la plej ampleksa amasorganizaĵo: funkciaŝ en nia lando entute 19 sindikatoj kun la suma membraro de 4,5 milionoj. Tio signifas, ke ĉ. 90% de ĉiuj dungitoj membras en iu sindikata organizaĵo. La hungara sindikata movado estas unueca: la 19 sindikatoj — ĉiu el ili unuiganta la sindikatanojn de difinitaj profesioj — laboras enkadre de strikta federacio. La kongreso de la opaj sindikatoj delegas membrojn — proporcie al sia propra membronombro — al la Nacia Konsilio de Sindikatoj, kiu inter du sindikataj kongresoj (okazantaj en ĉiu kvina jaro) estas la plej supera organo de la hungara sindikata movado. Tiu Konsilio konsistas ordinare el 250- 300 membroj. POR LA INTERESO DE LA LABORULOJ La hungara sindikata movado plenumas multfacetan laboron, en kiu kompreneble havas la ĉefan emfazon la protektado de la interesoj kaj rajtoj de la laboruloj. La elektitaj oficuloj de la sindikataj organizaĵoj sur ĉiu nivelo havas vastajn, leĝe garantiatajn eblojn kaj rimedojn por adekvate plenumi tiun taskon. Tiuj rimedoj ekzistas ankaŭ sur la plej alta nivelo: la reprezentantoj de la Nacia Konsilio de Sindikatoj ofte renkontiĝas kun la reprezentantoj de la registaro por pritrakti la aktualajn problemojn: tiamaniere la hungaraj sindikatoj povas efike influi la ekonomian politikon de la registaro. Cetere, la kunlaborado inter la sindikatoj kaj la ŝtataj organoj en Hungario estas harmonia, sed tiu harmonio kompreneble ne ekskludas la eblon de diskutoj. Tiaj diskutoj fakte okazas, malgraŭ la fakto, ke kaj la registaro, kaj la sindikatoj laboras por la sama celo: por la konstanta plibonigo de la vivkondiĉoj de la civitanoj. Tamen, en konkretaj kazoj povas montriĝi diferencoj inter la ĉefaj vidpunktoj kaj emfazoj de la registaro kaj la sindikatoj. Speciala formo de la ĉi-terena sindikata laboro estas la sindikata jura servo. Tiu ĉi servo donas konsilojn al la laboruloj en laborjuraj demandoj, kaj se necese, ĝi ankaŭ ekprocesas kontraŭ la entrepreno aŭ ajna ŝtata organo por validigi la rajtojn kaj intere- Bela Kevevari transprenas de Sandor Gaspar la ..Ordenon 4a de Aprilo”